Eburaj Larmoj per Anna Amabiaka Tempo tralikigxas la plafonon, lekadanta apertajn vundojn. La karamezina plauxdo diluas La Sxerlokholmza misterlibro de la semajno. Saltanta esotera flamo mortas malrapide sur la fajrejo. La muzikisto pendigas siajn dandojn, tute ankrita en bendo. Grizursaj piedegoj ungovundadas mian animon. Tamen mi memoras la dolcxecon De opaleca siropo sur la lango de miaj songxoj Gutiganta venenon kiel vespo Kiu flugis sovagxe en '57 Sxevroleton, turkisbluan. Mi tenas la antilopan makzelon, tamburoj pistigxantaj en mia kapo. Vizioj englitas kiel serpentlangoj frapetantaj-- Nigra kata kafkrucxo en la sovagxejo Malaperas preter la horizonto Dum la stecasoniko trazumegas la monton. Metamuzikajxo suprenirigas la dusencan cxielon. Mi tusxas la delikatan pinton de la dolcxa prismatika grandiozo Sed malsukcesas envolvi la malkreskon de la papilio. La tauxrmugxilo kirlas Mobjus'strio de sono Kaj falas kiel trempitaj araneajxoj en la mallumo. Fermu la Songxtempan pordon kaj forkondukigxis. -- ---Alfvaen(a.k.a. Aaron V. Humphrey, Page of Newts) Canadian Network For Space Research, Edmonton, Alberta, Canada